cover photo

Persikore

persi@gerzilla.de

Floretoj ĉie

  
 fotoj
  
... tio ja devas esti — tio ja devas esti. Ne ekzistas alia senkulpigo al la abomenaĵoj de la milito ol tiu entenata en la vorteto ”devas”.

Bertha von Suttner, For la batalilojn!

#pacifismo #MiLegasVerkistinojn #BerthaVonSuttner
  
Legante la romanon For la batalilojn! de Bertha von Suttner, mi ekpensis pri ĉi tiu kanto...



Zombio - Zombie -Cranberries en Esperanto
by Muzikumejo on YouTube

#pacifismo #kontraŭmilitarismo
  last edited: Sat, 05 May 2018 13:58:17 +0200  
La milito fariĝas realaîo. Oni forgesas, ke estas du aroj da homoj, kiuj iras por sin reciproke bati, kaj oni konsideras la okazaĵon kiel faron de iu supera tria aganto, kiu devigas la du arojn interbatali. La tuta respondeco falas sur tiun potencon, kiu ne dependas de aparta homa volo, kaj kiu siaflanke nur plenumas la jam difinitajn destinojn de la popoloj.

Bertha von Suttner, For la batalilojn!

#pacifismo #MiLegasVerkistinojn #BerthaVonSuttner
  last edited: Sat, 05 May 2018 13:57:04 +0200  
”Jen, infano, vi vidas, ke en malfacilaj horoj la animo tamen rifuĝas al la religio... Eble la bona Dio sendas al vi tiun ĉi malfeliĉon, por ke vi forigu vian kutiman indiferentecon.”
Ankaŭ pri tio mi ne tute povis konsenti, ke la malkonsento inter Aŭstrio kaj Sardinujo devenanta de la krimuja milito, ĉiuj traktatoj, la starigo de la ultimato kaj la rifuzo de ĝi, estis aranĝitaj de Dio nur por favore influi mian indiferentan pensmanieron.

Bertha von Suttner, For la batalilojn!

#pacifismo #MiLegasVerkistinojn #BerthaVonSuttner
Pano el kvar ingrediencoj

  last edited: Tue, 01 May 2018 21:30:09 +0200  
Ingrediencoj: faruno el kompleta tritiko, akvo, salo kaj gisto.

Aldonaĵoj: juglandonuksoj kaj semoj el kukurbo, el ĉiao kaj el lino.

Image/photo

Image/photo


#tritiko
Pano el kompleta tritiko kaj sekalo

  last edited: Fri, 27 Apr 2018 20:46:46 +0200  
Ingrediencoj: farunoj malmola, el kompleta tritiko kaj el sekalo, olivoleo, akvo, salo, sukero kaj gisto.

Aldonaĵoj: semoj el kukurbo, el ĉiao kaj el lino.  

Image/photo

Image/photo


#tritiko #sekalo
  
OT
Mi estas amanta. <3 . Dr. Dana Scully li nun uzas hubzilla! <3 . Rigardu la ĝeneralan dosierujon.

:-D .....
  
Kio? Mi amas ŝin! :-D
  last edited: Fri, 27 Apr 2018 20:48:42 +0200  
Image/photo

Mi ĉiam pensis, ke ĉi tiuj plantoj en apuda ĝardeneto estas agavoj. Ekvidinte finfine ĝiajn florojn, tamen, mi nun dubas. Ĉu ili estas fakte alooj?

#floroj #printempo
 fotoj
  
Persikore ha actualizado su Imagen de portada del perfil

Image/photo
  
Persikore ha actualizado su foto del perfil

Image/photo